1============================================================================== 2= B o n v e n o n al la I n s t r u i l o de V I M - Versio 1.0.eo = 3============================================================================== 4 5 Vim estas tre potenca redaktilo, kiu havas multajn komandojn, tro da ili 6 por ĉion klarigi en instruilo kiel ĉi tiu. Ĉi tiu instruilo estas 7 fasonita por priskribi sufiĉajn komandojn, por ke vi kapablu uzi Vim 8 kun sufiĉa facileco. 9 10 La tempo bezonata por plenumi la kurson estas 25-30 minutoj, kaj dependas 11 de kiom da tempo estas uzata por eksperimenti. 12 13 ATENTU: 14 La komandoj en la lecionoj ŝanĝos la tekston. Kopiu tiun ĉi dosieron 15 por ekzerci vin (se vi lanĉis "vimtutor", tiam estas jam kopio). 16 17 Gravas memori, ke ĉi tiu instruilo estas organizata por instrui per 18 la uzo. Tio signifas, ke vi devas plenumi la komandojn por bone lerni 19 ilin. Se vi nur legas la tekston, vi forgesos la komandojn! 20 21 Nun, certigu, ke la majuskla baskulo NE estas en reĝimo majuskla, 22 kaj premu la klavon j sufiĉe da fojoj por movi la kursoron, kaj por 23 ke la leciono 1.1 plenigu la ekranon. 24 25~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 26 Leciono 1.1: MOVI LA KURSORON 27 28 29 ** Por movi la kursoron, premu la h,j,k,l klavojn kiel montrite. ** 30 ^ 31 k Konsilo: La klavo h estas la plej liva kaj movas liven. 32 < h l > La klavo l estas la plej dekstra kaj movas dekstren. 33 j La klavo j aspektas kiel malsuprena sago. 34 v 35 1. Movu la kursoron sur la ekrano ĝis kiam vi sentas vin komforta. 36 37 2. Premu la klavon (j) ĝis kiam ĝi ripetas. 38 Vi nun scias, kiel moviĝi al la sekvanta leciono 39 40 3. Uzante la malsuprenan klavon, moviĝu al la leciono 1.2. 41 42RIMARKO: Se vi dubas pri tio, kion vi premis, premu <ESK> por reiri al 43 la normala reĝimo. Tiam repremu la deziratan komandon. 44 45RIMARKO: La klavoj de la kursoro devus ankaŭ funkcii. Sed uzante hjkl, 46 vi kapablos moviĝi pli rapide post kiam vi kutimiĝos. 47 48~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 49 Leciono 1.2: ELIRI EL VIM 50 51 52 !! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iujn subajn paŝojn ajn, legu la tutan lecionon!! 53 54 1. Premu la klavon <ESK> (por certigi, ke vi estas en normala reĝimo). 55 56 2. Tajpu: :q! <Enenklavo>. 57 Tio eliras el la rekdaktilo, SEN konservi la ŝanĝojn, kion vi faris. 58 59 3. Kiam vi vidas la ŝelinviton, tajpu la komandon kiun vi uzis por eniri 60 en ĉi tiu instruilo. Tio estus: vimtutor <Enenklavo> 61 62 4. Se vi memoris tiujn paŝojn kaj sentas vin memfida, plenumu la paŝojn 63 1 ĝis 3 por eliri kaj reeniri la redaktilon. 64 65RIMARKO: :q! <Enenklavo> eliras sen konservi la ŝanĝojn kion vi faris. 66 Post kelkaj lecionoj, vi lernos kiel konservi la ŝanĝojn al dosiero. 67 68 5. Movu la kursoron suben ĝis la leciono 1.3. 69 70~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 71 Leciono 1.3: REDAKTO DE TEKSTO - FORVIŜO 72 73 74 ** Premu x por forviŝi la signon sub la kursoro. ** 75 76 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->. 77 78 2. Por korekti la erarojn, movu la kursoron ĝis kiam ĝi estas sur la 79 forviŝenda signo. 80 81 3. Premu la klavon x por forviŝi la nedeziratan signon. 82 83 4. Ripetu paŝojn 2 ĝis 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta. 84 85 86---> La boovinno saaltiss ssur laa luuno. 87 88 5. Post kiam la linio estas ĝusta, iru al la leciono 1.4 89 90RIMARKO: Trairante la instruilon, ne provu memori, lernu per la uzo. 91 92 93 94~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 95 Leciono 1.4: REDAKTO DE TEKSTO - ENMETO 96 97 98 ** Premu i por enmeti tekston. ** 99 100 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->. 101 102 2. Por igi la unuan linion sama ol la dua, movu la kursoron sur la unuan 103 signon post kie la teksto estas enmetenda. 104 105 3. Premu i kaj tajpu la bezonatajn aldonojn. 106 107 4. Premu <ESK> kiam la eraroj estas korektitaj por reiri al la normala 108 reĝimo. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por korekti la frazon. 109 110---> Mank en ĉi linio. 111---> Mankas tekston en ĉi tiu linio. 112 113 5. Kiam vi sentas vin komforta pri enmeto de teksto, moviĝu al la 114 leciono 1.5. 115 116 117 118~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 119 Leciono 1.5: REDAKTO DE TEKSTO - POSTALDONO 120 121 122 ** Premu A por postaldoni tekston. ** 123 124 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->. 125 Ne gravas sur kiu signo estas la kursoro. 126 127 2. Premu A kaj tajpu la bezonatajn aldonojn. 128 129 3. Post kiam la teksto estas aldonita, premu <ESK> por reiri al la normala 130 reĝimo. 131 132 4. Movu la kursoron al la dua linio markita per ---> kaj ripetu la 133 paŝojn 2 kaj 3 por korekti la frazon. 134 135---> Mankas teksto el ti 136 Mankas teksto el tiu linio. 137---> Mankas ankaŭ teks 138 Mankas ankaŭ teksto ĉi tie. 139 140 5 Kiam vi sentas vin komforta pri postaldono de teksto, moviĝu al la 141 leciono 1.6 142 143 144~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 145 Leciono 1.6: REDAKTI DOSIERON 146 147 ** Uzu :wq por konservi dosieron kaj eliri. ** 148 149 !! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iun suban paŝon ajn, legu la tutan lecionon!! 150 151 1. Eliru el la instruilo kiel vi faris en la leciono 1.2: :q! 152 153 2. Ĉe la ŝelinvito, tajpu ĉi tiun komandon: vim tutor <Enenklavo> 154 'vim' estas la komando por lanĉi la redaktilon Vim, 'tutor' estas la 155 dosiernomo de la dosiero, kiun vi volas redakti. Uzu dosieron, kiu 156 ŝanĝeblas. 157 158 3. Enmetu kaj forviŝu tekston, kiel vi lernis en la antaŭaj lecionoj. 159 160 4. Konservu la dosieron kun ŝanĝoj kaj eliru el Vim per: :qw <Enenklavo> 161 162 5. Relanĉu la instruilon vimtutor kaj moviĝu suben al la sekvanta resumo. 163 164 6. Post kiam vi legis la suprajn paŝojn, kaj komprenis ilin: faru ilin. 165 166 167~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 168 Leciono 1 RESUMO 169 170 1. La kursoro moviĝas aŭ per la sagoklavoj, aŭ per la klavoj hjkl. 171 h (liven) j (suben) k (supren) l (dekstren) 172 173 2. Por lanĉi Vim el la ŝelinvito, tajpu: vim DOSIERNOMO <Enenklavo> 174 175 3. Por eliri el Vim, tajpu: <ESK> :q! <Enenklavo> por rezigni la ŝanĝojn 176 177 4. Por forviŝi la signojn ĉe la pozicio de la kursoro, tajpu: x 178 179 5. Por enmeti aŭ postaldoni tekston, tajpu: 180 i tajpu enmetendan tekston <ESK> 181 enmetas tekston antaŭ la kursoro 182 183 A tajpu la postaldonendan tekston <ESK> 184 postaldonas post la kursoro 185 186RIMARKO: Premo de <ESK> iras al la normala reĝimo, aŭ rezignas la 187 nedeziratan aŭ parte plenumita komando. 188 189Nun daŭrigu al la leciono 2. 190 191 192~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 193 Leciono 2.1: KOMANDOJ DE FORVIŜO 194 195 196 ** Tajpu dw por forviŝi vorton. ** 197 198 1. Premu <ESK> por certigi, ke vi estas en normala reĝimo. 199 200 2. Movu la kursoron al la linio markita per --->. 201 202 3. Movu la kursoron al la komenco de vorto, kiu forviŝendas. 203 204 4. Tajpu dw por forviŝi la vorton. 205 206 RIMARKO: La litero d aperos en la lasta linio sur la ekrano kiam vi 207 tajpas ĝin. Vim atendas ĝis kiam vi tajpas w . Se vi vidas 208 alian signon ol d vi tajpis ion mise; premu <ESK> kaj 209 rekomencu. 210 211---> Estas iuj vortoj kiuj Zamenhof ne devus esti akuzativo en ĉi tiu frazo. 212 213 5. Ripetu paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta kaj moviĝu al la 214 leciono 2.2. 215 216 217~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 218 Leciono 2.2: PLIAJ KOMANDOJ DE FORVIŜO 219 220 ** Tajpu d$ por forviŝi la finon de la linio. ** 221 222 1. Premu <ESK> por certigi, ke vi estas en normala reĝimo. 223 224 2. Movu la kursoron sur la suban linion markita per --->. 225 226 3. Movu la kursoron ĉe la fino de la ĝusta linio (POST la unua . ). 227 228 4. Tajpu d$ por forivŝi ĝis la fino de la linio. 229 230---> Iu tajpis la finon de ĉi tiu linio dufoje. fino de ĉi tiu linio dufoje. 231 232 233 5. Moviĝu al la leciono 2.3 por kompreni kio okazas. 234 235 236 237~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 238 Leciono 2.3: PRI OPERATOROJ KAJ MOVOJ 239 240 241 Multaj komandoj, kiuj ŝanĝas la tekston, estas faritaj de operatoro kaj 242 movo. La formato de komando de forviŝo per la operatoro de forviŝo d 243 estas kiel sekvas: 244 245 d movo 246 247 Kie: 248 d - estas la operatoro de movo 249 movo - estas tio, pri kio la operatoro operacios (listigita sube) 250 251 Mallonga listo de movoj: 252 w - ĝis la komenco de la sekvanta vorto, krom ĝian unuan signon. 253 e - ĝis la fino de la nuna vorto, krom la lasta signo. 254 $ - ĝis la fino de la linio, krom la lasta signo. 255 256 Do tajpo de 'de' forviŝos ekde la kursoro ĝis la fino de la vorto. 257 258RIMARKO: Premo de nur la movo en Normala reĝimo sen operatoro movos 259 la kursoron kiel specifite. 260 261 262~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 263 Leciono 2.4: UZI NOMBRON POR MOVO 264 265 ** Tajpo de nombro antaŭ movo ripetas ĝin laŭfoje. ** 266 267 1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la suba linio markita per --->. 268 269 2. Tajpu 2w por movi la kursoron je du vortoj antaŭen. 270 271 3. Tajpu 3e por movi la kursoron ĉe la fino de la tria vorto antaŭen. 272 273 4. Tajpu 0 (nul) por moviĝi ĉe la komenco de la linio. 274 275 276 5. Ripetu paŝojn 2 ĝis 3 kun malsamaj nombroj. 277 278---> Tio estas nur linio kun vortoj, kie vi povas moviĝi. 279 280 6. Moviĝu al la leciono 2.5. 281 282 283~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 284 Leciono 2.5: UZI NOMBRON POR FORVIŜI PLI 285 286 ** Tajpo de nombro kun operatoro ripetas ĝin laŭfoje. ** 287 288 En la kombinaĵo de la operatoro de forviŝo, kaj movo kiel menciita 289 ĉi-supre, eblas aldoni nombron antaŭ la movo por pli forviŝi: 290 d nombro movo 291 292 1. Movu la kursoron ĉe la unua MAJUSKLA vorto en la linio markita per --->. 293 294 2. Tajpu d2w por forviŝi la du MAJUSKLAJN vortojn 295 296 3. Ripetu paŝojn 1 ĝis 2 per malsama nombro por forviŝi la sinsekvajn 297 MAJUSKLAJN vortojn per unu komando 298 299---> Tiu AB CDE linio FGHI JK LMN OP de vortoj estas Q RS TUV purigita. 300 301 302~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 303 Leciono 2.6: OPERACII SUR LINIOJ 304 305 ** Tajpu dd por forviŝi tutan linion. ** 306 307 Pro la ofteco de forviŝo de tuta linio, la verkisto de Vi decidis, ke 308 estus pli facile simple tajpi du d-ojn por forviŝi linion. 309 310 1. Movu la kursoron sur la duan linion en la suba frazo. 311 2. Tajpu dd por forviŝi la linion. 312 3. Nun moviĝu al la kvara linio. 313 4. Tajpu 2dd por forviŝi du liniojn. 314 315---> 1) Rozoj estas ruĝaj, 316---> 2) Ŝlimo estas amuza, 317---> 3) Violoj estas bluaj, 318---> 4) Mi havas aŭton, 319---> 5) Horloĝoj diras kioma horo estas, 320---> 6) Sukero estas dolĉa, 321---> 7) Kaj tiel vi estas. 322 323 324~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 325 Leciono 2.7: LA KOMANDO DE MALFARO 326 327 ** Premu u por malfari la lastajn komandojn, U por ripari la tutan linion. ** 328 329 1. Movu la kursoron ĉe la suba linio markita per ---> kaj metu ĝin sur 330 la unuan eraron. 331 2. Tajpu x por forviŝi la unuan nedeziratan signon. 332 3. Nun tajpu u por malfari la lastan plenumitan komandon. 333 4. Ĉi-foje, riparu ĉiujn erarojn en la linio kaj ĝia originala stato. 334 5. Nun tajpu majusklan U por igi la linion al ĝia antaŭa stato. 335 6. Nun tajpu u kelkfoje por malfari la U kaj antaŭajn komandojn. 336 7. Nun tajpu CTRL-R (premante la CTRL klavon dum vi premas R) kelkfoje 337 por refari la komandojn (malfari la malfarojn). 338 339---> Koorektii la erarojn sur tiuu ĉi liniio kaj remettu illlin per malfaro. 340 341 8. Tiuj estas tre utilaj komandoj. Nun moviĝu al la leciono 2 RESUMO. 342 343 344~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 345 Leciono 2 RESUMO 346 347 1. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la sekvanta vorto, tajpu: dw 348 2. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la fino de la linio, tajpu: d$ 349 3. Por forviŝi tutan linion, tajpu: dd 350 351 4. Por ripeti movon, antaŭmetu nombron: 2w 352 5. La formato de ŝanĝa komando estas: 353 operatoro [nombro] movo 354 355 kie: 356 operatoro - estas tio, kio farendas, kiel d por forviŝi 357 [nombro] - estas opcia nombro por ripeti la movon 358 movo - movas sur la teksto por operacii, kiel ekzemple w (vorto), 359 $ (ĝis fino de linio), ktp. 360 361 6. Por moviĝi al la komenco de la linio, uzu nul: 0 362 363 7. Por malfari antaŭajn agojn, tajpu: u (minuskla u) 364 Por malfari ĉiujn ŝanĝojn sur la linio, tajpu: U (majuskla U) 365 Por refari la malfarojn, tajpu: CTRL-R 366 367 368~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 369 Leciono 3.1 LA KOMANDO DE METO 370 371 ** Tajpu p por meti tekston forviŝitan antaŭe post la kursoro. ** 372 373 1. Movu la kursoron ĉe la unua ---> suba linio. 374 375 2. Tajpu dd por forviŝi la linion kaj konservi ĝin ene de reĝistro de Vim. 376 377 3. Movu la kursoron ĉe la linio c), SUPER kie la forviŝita linio devus esti. 378 379 4. Tajpu p por meti la linion sub la kursoron. 380 381 5. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por meti ĉiujn liniojn en la ĝusta ordo. 382 383---> d) Ĉu ankaŭ vi povas lerni? 384---> b) Violoj estas bluaj, 385---> c) Inteligenteco lerneblas, 386---> a) Rozoj estas ruĝaj, 387 388 389~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 390 Leciono 3.2 LA KOMANDO DE ANSTATAŬIGO 391 392 ** Tajpu rx por anstataŭigi la signon ĉe la kursoro per x . ** 393 394 395 1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->. 396 397 2. Movu la kursoron ĝis la unua eraro. 398 399 3. Tajpu r kaj la signon, kiu devus esti tie. 400 401 4. Ripetu paŝojn 2 kaj 3 ĝis kiam la unua linio egalas la duan. 402 403---> Kiem tiu lanio estis tajpita, iu pramis la naĝuftajn klovojn! 404---> Kiam tiu linio estis tajpita, iu premis la neĝustajn klavojn! 405 406 5. Nun moviĝu al la leciono 3.3. 407 408Rimarko: Memoru, ke vi devus lerni per uzo, kaj ne per memorado. 409 410 411~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 412 Leciono 3.3 LA OPERATORO DE ŜANĜO 413 414 ** Por ŝanĝi ĝis la fino de la vorto, tajpu ce . ** 415 416 1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->. 417 418 2. Metu la kursoron sur la d en lduzw 419 420 3. Tajpu ce kaj la ĝustan vorton (en tiu ĉi kazo, tajpu inio ). 421 422 4. Premu <ESK> kaj moviĝu al la sekvanta signo, kiu bezonas ŝanĝon. 423 424 5. Ripetu la paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la unua frazo egalas la duan. 425 426---> Tiu lduzw havas kelkajn vortojn, kiii bezas ŝanĝon per la ŝanĝooto. 427---> Tiu linio havas kelkajn vortojn, kiuj bezonas ŝanĝon per la ŝanĝoperatoro. 428 429 430~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 431 Leciono 3.4 PLIAJ ŜANĜOJ PER c 432 433 ** La operatoro de ŝanĝo uzeblas kun la sama movo ol forviŝo. ** 434 435 1. La operatoro de ŝanĝo funkcias sammaniere kiel forviŝo. La formato estas: 436 437 c [nombro] movo 438 439 2. La movoj estas samaj, kiel ekzemple w (vorto) kaj $ (fino de linio). 440 441 3. Moviĝu ĉe la unua suba linio markita per --->. 442 443 4. Movu la kursoron al la unua eraro. 444 445 5. Tajpu c$ kaj tajpu la reston de la linio kiel la dua kaj premu <ESK>. 446 447---> La fino de ĉi tiu linio bezonas helpon por igi ĝin same kiel la dua. 448---> La fino de ĉi tiu linio bezonas korektojn per uzo de la komando c$ 449 450RIMARKO: Vi povas uzi la klavon Retropaŝo por korekti erarojn dum vi tajpas. 451 452 453~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 454 Leciono 3 RESUMO 455 456 1. Por remeti tekston, kiun vi ĵus forviŝis, tajpu p. Tio metas la 457 forviŝitan tekston POST la kursoro (se linio estis forviŝita, ĝi 458 iros en la linion sub la kursoro). 459 460 2. Por anstataŭigi la signon sub la kursoro, tajpu r kaj tiam la signon 461 kion vi deziras havi tie. 462 463 3. La operatoro de ŝanĝo ebligas al vi ŝanĝi ekde la kursoro, ĝis kie 464 la movo iras. Ekz. tajpu ce por ŝanĝi ekde la kursoro ĝis la fino 465 de la vorto, c$ por ŝanĝi ĝis la fino de la linio. 466 467 4. La formato de ŝanĝo estas: 468 469 c [nombro] movo 470 471Nun daŭrigu al la sekvanta leciono. 472 473 474~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 475 Leciono 4.1: POZICIO DE KURSORO KAJ STATO DE DOSIERO 476 477 ** Tajpu CTRL-G por montri vian pozicion en la dosiero kaj la dosierstaton. 478 Tajpu G por moviĝi al linio en la dosiero. ** 479 480 RIMARKO: Legu la tutan lecionon antaŭ ol plenumi iun paŝon ajn!! 481 482 1. Premu la klavon Ctrl kaj premu g . Oni nomas tion CTRL-G. 483 Mesaĝo aperos ĉe la suba parto de la paĝo kun la dosiernomo kaj la 484 pozicio en la dosiero. Memoru la numeron de la linio por paŝo 3. 485 486 RIMARKO: Vi eble vidas la pozicion de la kursoro ĉe la suba dekstra 487 angulo de la ekrano. Tio okazas kiam la agordo 'ruler' estas 488 ŝaltita (vidu :help 'ruler') 489 490 2. Premu G por moviĝi ĉe la subo de la dosiero. 491 Tajpu gg por moviĝi ĉe la komenco de la dosiero. 492 493 3. Tajpu la numeron de la linio kie vi estis kaj poste G . Tio removos 494 vin al la linio, kie vi estis kiam vi unue premis CTRL-G. 495 496 4. Se vi sentas vin komforta, plenumu paŝojn 1 ĝis 3. 497 498 499~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 500 Leciono 4.2 LA KOMANDO DE SERĈO 501 502 ** Tajpu / kaj poste frazon por serĉi la frazon. ** 503 504 1. En normala reĝimo, tajpu la / signon. Rimarku, ke ĝi kaj la kursoro 505 aperas ĉe la suba parto de la ekrano kiel por la : komando. 506 507 2. Nun tajpu 'errarro' <Enenklavo>. 508 Tio estas la vorto, kion vi volas serĉi. 509 510 3. Por serĉi la saman frazon denove, simple tajpu n . 511 Por serĉi la saman frazon denove en la retrodirekto, tajpu N . 512 513 4. Por serĉi frazon en la retrodirekto, uzu ? anstataŭ / . 514 515 5. Por reiri tien, el kie vi venis, premu CTRL-O (Premu Ctrl kaj o 516 literon o). Ripetu por pli retroiri. CTRL-I iras antaŭen. 517 518---> "errarro" ne estas maniero por literumi eraro; errarro estas eraro. 519 520RIMARKO: Kiam la serĉo atingas la finon de la dosiero, ĝi daŭras ĉe la 521 komenco, krom se la agordo 'wrapscan' estas malŝaltita. 522 523 524~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 525 Leciono 4.3 SERĈO DE KONGRUAJ KRAMPOJ 526 527 ** Tajpu % por trovi kongruan ), [ aŭ } ** 528 529 1. Poziciu la kursoron sur iun (, [ aŭ { en la linio markita per --->. 530 531 2. Nun tajpu la % signon. 532 533 3. La kursoro moviĝas al la kongrua krampo. 534 535 4. Tajpu % por movi la kursoron al la alia kongrua krampo. 536 537 5. Movu la kursoron al la alia (, ), [, ], {, } kaj observu tion, 538 kion % faras. 539 540---> Ĉi tiu ( estas testa linio kun (-oj, [-oj, ]-oj kaj {-oj, }-oj en ĝi. )) 541 542 543~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 544 Leciono 4.4 LA KOMANDO DE ANSTATAŭIGO 545 546 547 ** Tajpu :s/malnova/nova/g por anstataŭigi 'nova' per 'malnova'. ** 548 549 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->. 550 551 2. Tajpu :s/laa/la <Enenklavo> . Rimarku, ke la komando ŝanĝas nur la 552 unuan okazaĵon de "laa" en la linio. 553 554 3. Nun tajpu :s/laa/la/g . Aldono de g opcio signifas mallokan 555 anstataŭigon en la linio. Ĝi ŝanĝas ĉiujn okazaĵojn de "laa" en la 556 linio. 557 558---> laa plej bona tempo por vidi florojn estas en laa printempo. 559 560 4. Por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn de iu ĉena signo inter du linioj, 561 tajpu :#,#s/malnova/nova/g kie #,# estas la numeroj de linioj de la 562 intervalo de la linioj kie la anstataŭigo 563 okazos. 564 Tajpu :%s/malnova/nova/g por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn en la tuta 565 dosiero. 566 Tajpu :s/malnova/nova/gc por trovi ĉiujn okazaĵojn en la tuta 567 dosiero, kun invitilo ĉu anstataŭigi 568 aŭ ne. 569 570 571~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 572 Leciono 4 RESUMO 573 574 1. CTRL-G vidigas vian pozicion en la dosiero kaj la staton de la dosiero. 575 G movas la kursoron al la fino de la dosiero. 576 numero G movas la kursoron al tiu numero de linio. 577 gg movas la kursoron al la unua linio. 578 579 2. Tajpo de / kaj frazon serĉas la frazon antaŭen. 580 Tajpo de ? kaj frazon serĉas la frazon malantaŭen. 581 Post serĉo, tajpu n por trovi la sekvantan okazaĵon en la sama direkto aŭ 582 N por serĉi en la mala direkto. 583 CTRL-O movas vin al la antaŭaj pozicioj, CTRL-I al la novaj pozicioj. 584 585 3. Tajpo de % kiam la kursoro estas sur (,),[,],{ aŭ } moviĝas al ĝia 586 kongruo. 587 588 4. Por anstataŭigi 'nova' en la unua 'malnova' en linio :s/malnova/nova 589 Por anstataŭigi 'nova' en ĉiuj 'malnova'-oj en linio :s/malnova/nova/g 590 Por anstataŭigi frazon inter du #-aj linioj :#,#s/malnova/nova/g 591 Por anstataŭigi ĉiujn okazaĵojn en la dosiero :%s/malnova/nova/g 592 Por demandi konfirmon ĉiu-foje, aldonu 'c' :%s/malnova/nova/gc 593 594 595~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 596 Leciono 5.1 KIEL PLENUMI EKSTERAN KOMANDON 597 598 ** Tajpu :! sekvata de ekstera komando por plenumi la komandon. ** 599 600 1. Tajpu la konatan komandon : por pozicii la kursoron ĉe la suba parto 601 de la ekrano. Tio ebligas tajpadon de komando en komanda linio. 602 603 2. Nun tajpu la ! (krisigno) signon. Tio ebligas al vi plenumi iun 604 eksteran ŝelan komandon ajn. 605 606 3. Ekzemple, tajpu ls post ! kaj tajpu <Enenklavo>. Tio listigos la 607 enhavon de la dosierujo, same kiel se vi estis en ŝela invito. 608 Aŭ uzu :!dir se ls ne funkcias. 609 610RIMARKO: Eblas plenumi iun eksteran komandon ajn tiamaniere, ankaŭ kun 611 argumentoj. 612 613RIMARKO: Ĉiuj : komandoj devas finiĝi per tajpo de <Enenklavo> 614 Ekde nun, ni ne plu mencios tion. 615 616 617~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 618 Leciono 5.2 PLI PRI KONSERVO DE DOSIERO 619 620 ** Por konservi la faritajn ŝanĝojn en la teksto, tajpu :w DOSIERNOMO. ** 621 622 1. Tajpu !dir aŭ !ls por akiri liston de via dosierujo. 623 Vi jam scias, ke vi devas tajpi <Enenklavo> post tio. 624 625 2. Elektu dosieron, kiu ne jam ekzistas, kiel ekzemple TESTO. 626 627 3. Nun tajpu: :w TESTO (kie TESTO estas la elektita dosiernomo) 628 629 4. Tio konservas la tutan dosieron (instruilo de Vim) per la nomo TESTO. 630 Por kontroli tion, tajpu :!dir aŭ !ls denove por vidigi vian 631 dosierujon. 632 633RIMARKO: Se vi volus eliri el Vim kaj restartigi ĝin denove per vim TESTO, 634 la dosiero estus precize same kiel kopio de la instruilo kiam vi 635 konservis ĝin. 636 637 5. Nun forviŝu la dosieron tajpante (MS-DOS): :!del TESTO 638 aŭ (UNIKSO): :!rm TESTO 639 640 641~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 642 Leciono 5.3 APARTIGI KONSERVENDAN TESTON 643 644 ** Por konservi parton de la dosiero, tajpu v movo :w DOSIERNOMO ** 645 646 1. Movu la kursoron al tiu linio. 647 648 2. Premu v kaj movu la kursoron al la kvina suba ero. Rimarku, ke la 649 teksto emfaziĝas. 650 651 3. Premu la : signon. Ĉe la fino de la ekrano :'<,'> aperos. 652 653 4. Tajpu w TESTO , kie TESTO estas dosiernomo, kiu ne jam ekzistas. 654 Kontrolu, ke vi vidas :'<,'>w TESTO antaŭ premi <Enenklavo>. 655 656 5. Vim konservos la apartigitajn liniojn al la dosiero TESTO. Uzu :dir 657 aŭ :!ls por vidigi ĝin. Ne jam forviŝu ĝin. Ni uzos ĝin en la 658 sekvanta leciono. 659 660RIMARKO: PREMO DE v komencas Viduman apartigon. Vi povas movi la kursoron 661 por pligrandigi aŭ malpligrandigi la apartigon. Tiam vi povas uzi 662 operatoron por plenumi ion kun la teksto. Ekzemple, d forviŝas 663 la tekston. 664 665 666~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 667 Leciono 5.4 AKIRI KAJ KUNFANDI DOSIEROJN 668 669 670 ** Por enmeti la enhavon de dosiero, tajpu :r DOSIERNOMON ** 671 672 1. Movu la kursoron ĵus super ĉi tiu linio. 673 674RIMARKO: Post plenumo de paŝo 2, vi vidos tekston el la leciono 5.3. Tiam 675 moviĝu SUBEN por vidi tiun lecionon denove. 676 677 2. Nun akiru vian dosieron TESTO uzante la komandon :r TESTO kie TESTO 678 estas la nomo de la dosiero, kiun vi uzis. 679 La dosiero, kion vi akiras, estas metita sub la linio de la kursoro. 680 681 3. Por kontroli, ĉu la dosiero akiriĝis, retromovu la kursoron kaj rimarku, 682 ke estas nun du kopioj de la leciono 5.3, la originala kaj la versio mem 683 de la dosiero. 684 685RIMARKO: Vi nun povas legi la eliron de ekstera komando. Ekzemple, 686 :r !ls legas la eliron de la komando ls kaj metas ĝin sub la 687 kursoron. 688 689 690~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 691 Leciono 5 RESUMO 692 693 694 1. :!komando plenumas eksteran komandon. 695 696 Iuj utilaj ekzemploj estas: 697 (MS-DOS) (UNIKSO) 698 :!dir :!ls - listigas dosierujon 699 :!del DOSIERNOMO :!rm DOSIERNOMO - forviŝas la dosieron DOSIERNOMO 700 701 2. :w DOSIERNOMO konservas la nunan dosieron de Vim al disko kun la 702 nomo DOSIERNOMO. 703 704 3. v movo :w DOSIERNOMO konservas la Viduman apartigo de linioj en 705 dosiero DOSIERNOMO. 706 707 4. :r DOSIERNOMO akiras la dosieron DOSIERNOMO el la disko kaj metas 708 ĝin sub la pozicion de la kursoro. 709 710 5. :r !dir legas la eligon de la komando dir kaj metas ĝin sub la 711 pozicion de la kursoro. 712 713 714~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 715 Leciono 6.1 LA KOMANDO DE MALFERMO 716 717 718 ** Tajpu o por malfermi linion sub la kursoro kaj eniri Enmetan reĝimon. ** 719 720 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->. 721 722 2. Tajpu la minusklan literon o por malfermi linion SUB la kursoro kaj 723 eniri la Enmetan reĝimon. 724 725 3. Nun tajpu tekston kaj premu <ESK> por eliri la Enmetan reĝimon. 726 727---> Post tajpo de o la kursoro moviĝas al la malfermata linio en 728 Enmeta reĝimo. 729 730 4. Por malfermi linion SUPER la kursoro, nur tajpu majusklan O , 731 anstataŭ minusklan o. Provu tion per la suba linio. 732 733---> Malfermu linion SUPER tiu tajpante O dum la kursoro estas sur tiu linio. 734 735 736~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 737 Leciono 6.2 LA KOMANDO DE POSTALDONO 738 739 740 ** Tajpu a por enmeti POST la kursoro. ** 741 742 1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la linio markita per --->. 743 744 2. Premu e ĝis kiam la kursoro estas ĉe la fino de li. 745 746 3. Tajpu a (minuskle) por aldoni tekston POST la kursoro. 747 748 4. Kompletigu la vorton same kiel la linio sub ĝi. Premu <ESK> por 749 eliri la Enmetan reĝimon. 750 751 5. Uzu e por moviĝi al la sekvanta nekompleta vorto kaj ripetu 752 paŝojn 3 kaj 4. 753 754---> Ĉi tiu lin ebligos vin ekz vin postal tekston al linio. 755---> Ĉi tiu linio ebligos vin ekzerci vin postaldoni tekston al linio. 756 757RIMARKO: Ĉiu a, i kaj A iras al la sama Enmeta reĝimo, la nura malsamo 758 estas tie, kie la signoj estas enmetitaj. 759 760 761~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 762 Leciono 6.3 ALIA MANIERO POR ANSTATAŬIGI 763 764 765 ** Tajpu majusklan R por anstataŭigi pli ol unu signo. ** 766 767 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->. Movu la 768 kursoron al la komenco de la unua xxx . 769 770 2. Nun premu R kaj tajpu la nombron sub ĝi en la dua linio, por ke ĝi 771 anstataŭigu la xxx . 772 773 3. Premu <ESK> por foriri la Anstataŭigan reĝimon. Rimarku, ke la cetera 774 parto de la linio restas neŝanĝata. 775 776 4. Ripetu la paŝojn por anstataŭigi la restantajn xxx. 777 778---> Aldono de 123 al xxx donas al vi xxx. 779---> Aldono de 123 al 456 donas al vi 579. 780 781RIMARKO: Anstataŭiga reĝimo estas same kiel Enmeta reĝimo, sed ĉiu signo 782 tajpita forviŝas ekzistan signon. 783 784 785~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 786 Leciono 6.4 KOPII KAJ ALGLUI TEKSTON 787 788 789 ** Uzu la y operatoron por kopii tekston, kaj p por alglui ĝin ** 790 791 792 1. Iru al la linio markita per ---> sube kaj poziciu la kursoron post "a)". 793 794 2. Komencu la Viduman reĝimon per v kaj movu la kursoron ĵus antaŭ "unua". 795 796 3. Tajpu y por kopii la emfazitan tekston. 797 798 4. Movu la kursoron ĉe la fino de la linio: j$ 799 800 5. Tajpu p por alglui la tekston. Tiam tajpu: a dua <ESK> . 801 802 6. Uzu Viduman reĝimon por apartigi " ero.", kopiu ĝin per y , moviĝu 803 ĉe la fino de la sekvanta linio per j$ kaj algluu la tekston tie 804 per p . 805 806---> a) tio estas la unua ero. 807 b) 808 809RIMARKO: vi povas ankaŭ uzi y kiel operatoro; yw kopias unu vorton. 810 811 812~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 813 Leciono 6.5 AGORDI OPCION 814 815 ** Agordu opcion por ke serĉo aŭ anstataŭgo ignoru usklecon ** 816 817 1. Serĉu 'ignori' per tajpo de /ignori <Enenklavo> 818 Ripetu plurfoje premante n . 819 820 2. Ŝaltu la opcion 'ic' (ignori usklecon) per: :set ic 821 822 3. Nun serĉu 'ignori' denove premante n 823 Rimarku, ke Ignori kaj IGNORI estas nun troveblas. 824 825 4. Ŝaltu la opciojn 'hlsearch' kaj 'incsearch': :set hls is 826 827 5. Nun retajpu la serĉan komandon kaj vidu kio okazas: /ignore <Enenklavo> 828 829 6. Por malŝalti ignoron de uskleco: :set noic 830 831RIMARKO: Por forigi emfazon de kongruo, tajpu: :nohlsearch 832RIMARKO: Se vi deziras ignori usklecon por nur unu serĉa komando, uzu \c 833 en la frazo: /ignore\c <Enenklavo> 834 835 836~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 837 Leciono 6 RESUMO 838 839 1. Tajpu o por malfermi linion SUB la kursoro kaj eki en Enmeta reĝimo. 840 1. Tajpu O por malfermi linion SUPER la kursoro. 841 842 2. Tajpu a por enmeti tekston POST la kursoro. 843 Tajpu A por enmeti tekston post la fino de la linio. 844 845 3. La e komando movas la kursoron al la fino de vorto. 846 847 4. la y operatoro kopias tekston, p algluas ĝin. 848 849 5. Tajpo de majuskla R eniras la Anstataŭigan reĝimon ĝis kiam 850 <ESK> estas premita. 851 852 6. Tajpo de ":set xxx" ŝaltas la opcion "xxx". Iuj opcioj estas: 853 'ic' 'ignorecase' ignori usklecon dum serĉo 854 'is' 'incsearch' montru partan kongruon dum serĉo 855 'hls' 'hlsearch' emfazas ĉiujn kongruajn frazojn 856 Vi povas uzi aŭ la longan, aŭ la mallongan nomon de opcio. 857 858 7. Antaŭaldonu "no" por malŝalti la opcion: :set noic 859 860~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 861 Leciono 7.1 AKIRI HELPON 862 863 ** Uzu la helpan sistemon ** 864 865 Vim havas ampleksan helpan sistemon. Por komenciĝi, provu unu el la tiuj 866 tri: 867 - premu la klavon <HELPO> (se vi havas ĝin) 868 - premu la klavon <F1> (se vi havas ĝin) 869 - tajpu :help <Enenklavo> 870 871 Legu la tekston en la helpfenestro por trovi kiel helpo funkcias. 872 Tajpu CTRL-W CTRL-W por salti de unu fenestro al la alia. 873 Tajpu :q <Enenklavo> por fermi la helpan fenestron. 874 875 Vi povas trovi helpon pri io ajn aldonante argumenton al la komando 876 ":help". Provu tiujn (ne forgesu premi <Enenklavo>): 877 878 :help w 879 :help c_CTRL-D 880 :help insert-index 881 :help user-manual 882 883 884~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 885 Leciono 7.2 KREI STARTAN SKRIPTON 886 887 ** Ebligu eblecojn de Vim ** 888 889 Vim havas multe pli da eblecoj ol Vi, sed la plej multaj estas defaŭlte 890 malŝaltitaj. Por ekuzi la eblecojn, vi devas krei dosieron "vimrc. 891 892 1. Ekredaktu la dosieron "vimrc". Tio dependas de via sistemo: 893 :e ~/.vimrc por Unikso 894 :e $VIM/_vimrc por MS-Vindozo 895 896 2. Nun legu la enhavon de la ekzempla "vimrc" 897 :r $VIMRUNTIME/vimrc_example.vim 898 899 3. Konservu la dosieron per: 900 :w 901 902 La sekvanta fojo, kiam vi lanĉas Vim, ĝi uzos sintaksan emfazon. 903 Vi povas aldoni ĉiujn viajn preferatajn agordojn al tiu dosiero "vimrc". 904 Por pli da informoj, tajpu :help vimrc-intro 905 906 907~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 908 Leciono 7.3 KOMPLETIGO 909 910 ** Kompletigo de komanda linio per CTRL-D kaj <TAB> ** 911 912 1. Certigu ke Vim estas en kongrua reĝimo: :set nocp 913 914 2. Rigardu tiujn dosierojn, kiuj ekzistas en la dosierujo: :!ls aŭ :!dir 915 916 3. Tajpu la komencon de komando: :e 917 918 4. Premu CTRL-D kaj Vim montros liston de komandoj, kiuj komencas per "e". 919 920 5. Premu <TAB> kaj Vim kompletigos la nomon de la komando al ":edit". 921 922 6. Nun aldonu spaceton kaj la komencon de ekzistanta nomo: :edit DOSI 923 924 7. Premu <TAB>. Vim kompletigos la nomon (se ĝi estas unika) 925 926RIMARKO: Kompletigo funkcias por multaj komandoj. Nur provu premi CTRL-D kaj 927 <TAB>. Estas aparte utila por :help . 928 929~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 930 Leciono 7 RESUMO 931 932 933 1. Tajpu :help aŭ premu <F1> aŭ <Helpo> por malfermi helpan fenestron. 934 935 2. Tajpu :help kmd por trovi helpon pri kmd. 936 937 3. Tajpu CTRL-W CTRL-W por salti al alia fenestro. 938 939 4. Tajpu :q to fermi la helpan fenestron. 940 941 5. Kreu komencan skripton vimrc por konservi viajn agordojn. 942 943 6. Kiam vi tajpas : komandon, premu CTRL-D por vidi ĉiujn kompleteblojn. 944 Premu <TAB> por uzi unu kompletigon. 945 946 947~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 948 949 Tio konkludas la instruilon de Vim. Ĝi celis doni mallongan superrigardon 950 de la redaktilo Vim, nur tio kio sufiĉas por ebligi al vi facilan uzon de 951 la redaktilo. Estas nepre nekompleta, ĉar Vim havas multajn multajn pliajn 952 komandojn. Legu la manlibron: ":help user-manual". 953 954 Tiu instruilo estis verkita de Michael C. Pierce kaj Robert K. Ware, 955 el la Koloradia Lernejo de Minejoj (Colorado School of Mines) uzante 956 ideojn provizitajn de Charles Smith el la Stata Universitato de Koloradio 957 (Colorado State University) 958 959 Retpoŝto: [email protected]. 960 961 Modifita por Vim de Bram Moolenaar. 962 963 Tradukita en Esperanto de Dominique Pellé, 2008-04-01 964 Retpoŝto: [email protected] 965 Lasta ŝanĝo: 2008-04-02 966 967~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ 968